Partnerecoj kaj projektoj por Esperanta Naturamikaro

HeKo 580 9-B, 25 sep 15

Dum sia hieraŭa ordinara kunveno en la Esperanto-Domo de Andaluzio la Komitato de Esperanta Naturamikaro, sub la prezido de sen. Julio Herrero, analizis la situacion de la societo, post la NFI-mondkongreso kaj la renkonto de la junulara sekcio, ambaŭ okazintaj en Ĉeĥio, respektive en junio kaj septembro 2015.

La Komitato konstatis la progreson en la rilatoj ekster Hispanio, speciale kun la itala kaj la svisa naturamikaj federacioj, ankaŭ kun la junulara sekcio. Ĝi ekzamenis diversajn projektojn kaj donis sian aprobon al ilia daŭrigo, sub la kondiĉo ke ĉiu havu apartan responsulon. Tiurilate, ekzemple, c-ano Antonio Vázquez kaj s-ro Danilo Ratti estis nomumitaj kiel reprezentantoj de ENa ĉe la junulara sekcio.

Estas konsiderata la enstatutigon de du novaj klaŭzoj: unu pri la partneroj (asocioj kiuj federiĝas al ENa), alia pri la rondoj (fakoj pri specifa temo, ekzemple flaŭristoj).

La kalendaro de la venontaj semajnoj inkluzivas partoprenon en evento de la italaj naturamikoj lige kun projekto por Bosnio-Hercegovino (11 oktobro 2015), renkonton kun la responsuloj de asturia ekologiisma asocio (por difini partnerecon kaj lanĉi specifan projekton pri biodiverseco), intensivan kurson de esperanto por komencantoj en Malago (26-30 oktobro 2015) zorge de sen. Giorgio Silfer.

(HeKo 580 9-B, 25 sep 15)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.