Antaŭ du tagoj finiĝis la 66a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (Kubo). Por kelkaj partoprenantoj ĝi estis entuziasmiga:
“Verŝajne temas pri escepto, sed se ĉiu IJK estus tia… Maro, suno, senlimaj drinkaĵoj, senpaga uzo de boatoj, naĝejo, belegaj virinoj, palmarboj, malplena programo (ĉu entute programo?)… Komitatkunsido ĉeplaĝa, kiu daŭris rekordan tempon: preskaŭ du horojn!”
Ĉe aliaj (aŭ la samaj) leviĝis “nur eteta dubo: kiu estas la celo de IJK? Se nur mojosa feriumado, ĝi bonege plenumis sian celon ĉi-jare… io pripensinda tamen…”
Nu, la kuba IJK ne estis nur sencela turismaĵo: la programo enhavis ankaŭ kulturajn proponojn, ekzemple metiejon pri subteksto-farado, kaj prezenton de esperanto-filma agado, fare de Aleksander Osincev, responsulo de Verda Filmejo. Almenaŭ la deklarita celo de la TEJO-prezidanto, Gregor Hinker, estas “Helpi krei la strukturon ene de kiu la kreiva kaj agema potencialo de la Esperantistoj povu flori”.