PEN Internacia pro sekureco rezignis pri krozado

HeKo 848 1-B, 12 okt 24

PEN Internacia ne kongresos dum krozado sur la Mediteraneo, pro motivoj de sekureco. La definitiva respondo koincidas kun la decido kongresi venontjare en Pollando.

Sekve de pli frua decido de la Asembleo de la Esperanta PEN, krozado tamen okazus en oktobro 2025 aŭ 2026, se Esperanta Naturamikaro konsentus paŭzi rilate al NAKSE dum la koncerna jaro. 

La Kongresa Buroo de la Esperanta Civito rekomendas eviti tempan proksimecon al la Esperanta Konferenco en Afriko, pri kiu Afrika Esperanto-Instituto estas engaĝita. Ĝi sugestas kunlabori ankaŭ kun Itala Interlingvistika Centro por relanĉi la Mediteranean Konferencon pri Esperantologio, kiu dum la pasinta jarcento okazis tri fojojn: en Sankta Paŭlo de Ordalo, Triesto, Tel-Avivo. 

Definitiva konsultiĝo inter la interesataj paktintaj establoj okazos venontsemajne en Toso-de-Maro, dum la tria NaturAmika KulturSemajno, organizata de Esperanta Naturamikaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.