PEN kandidatos por Pac-Nobelo

HeKo 385 9-B, 29 mar 09

La Pac-Komitato de PEN Internacia, kunveninta ĉi-semajnfine en Bledo (Slovenio), aprobis la proponon de la esperanto-verkistoj iniciati kampanjon favore al la kandidatigo de PEN Internacia por la Nobel-premio pri paco. La propono nun transiros al la Asembleo de la delegitoj, okaze de la mondkongreso en Aŭstrio, fine de oktobro 2009.

PEN Internacia estas unu el la malmultaj NROj kiujn Unesko agnoskas en A-kategorio: pro ĝia ekzisto, Unesko ne sentis la bezonon krei propran agentejon pri literaturo. Fondite en 1921, ekde la komenco PEN batalas por la respekto de la homaj rajtoj: sufiĉas mencii ke ĝi eksigis, en printempo 1933, la germanan centron, kiun la nazioj konformigis al sia ideologio, eksigante interalie ĝian prezidanton, Thomas Mann. Nek grandaj nek malgrandaj havis la saman kuraĝon: Ligo de Nacioj ne kuraĝis eksigi la nazian Germanion (ĝi foriris per si mem, subite, en novembro 1933) kaj Universala Esperanto-Asocio en 1934 eĉ elektis demokratie nazian vicprezidanton!

La ideo mem de Amnestio Internacia ĝermis el la PEN-Komitato por verkistoj en prizono, kiu plu aktivadas tra la tuta mondo. Kaj la Pac-Komitato, bazita en Slovenio, multe agas por la dialogo inter intelektuloj de nacioj en konflikto. Pli ĝenerale, paco ne eblas sen esprimlibero: kaj por ĉi tiu PEN manifestis sian plej aŭtentan alvokiĝon.

La esperanto-verkistaron en Bledo reprezentis c-ano Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.