PEN kondamnas la invadon ordonitan de Putin

HeKo 783 7-B, 7 mar 22

Esperanta PEN-Centro, kies organo estas la revuo “Literatura Foiro”, havas du tegmentajn organizojn: PEN Internacia kaj la Esperanta Civito. La dua prezentis rezolucion, proponitan de la Konsulo, kiu kondamnas la rusan invadon en Ukrajnon kaj kritikas Unuiĝintajn Naciojn pro ilia struktura malkapablo preventi, mediacii kaj haltigi la militon.

Siavice la monda organizo de la verkistaro kondamnis la militan operacon jam 24 februaro 2022 per longa deklaro. Tiu ĉi deklaro estis submetita al la plej aktivaj PEN-centroj. Estas grave rimarki ke ĝin subskribis la Petersburga, la Moskva kaj la Ukraina PEN; sed ankaŭ ke en la kvardeko da invititaj centroj (el pli ol cent tridek) situas ankaŭ la esperanta literaturo, kies subteno al la dokumento estas konsiderata tre dezirinda, pro la prestiĝo de nia delegacio (c-anoj Zeki Ergas kaj Giorgio Silfer) en la Verkista Packomitato.

La apogo de la Esperanta PEN havas plusvaloron, ĉar ĝi estas la sola kun jura sidejo en la neŭtrala Svislando: la alemana, la romanda, la ital- kaj romanĉlingva ne situas en la kvardeko. Ricevante publikan subvencion, probable ili preferas kongrui kun la svisa politiko, dum la Esperanta PEN kondutas ĉiam transnacie (eĉ se ĝi estUS subvenciata de svisa aŭtoritato).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.