PEN-mondkongreso 2021 (en Britio) jam nuligita

HeKo 750 6-B, 19 dec 20

Kvankam Roterdamo ankoraŭ anoncas Universalan Kongreson en Belfasto (Nord-Irlando, parto de Britio) dum julio 2021, en Londono oni jam decidis ke la mondkongreso de PEN Internacia ne okazos en Oksfordo (Anglio, parto de Britio) dum septembro 2021, pro timo de la pandemio: ekzistos nur virtuala asemblea surogato, kiel en 2020.

La rezigno fare de PEN Internacia koincidas kun amara deklaro pri la politika uzo de la morbo origininta el Popola Ĉinio: “multaj verkistoj kaj PEN-Centroj trapasis malfacilajn provojn, multaj registaroj utiligis la krizon pro la pandemio por restrikti la esprimliberon, kaj ni defendas la verkistojn en multaj danĝeraj kazoj”, cirkuleras Londono.

Al la centjariĝo de PEN Internacia (1921-2021), kiun oni esperas postcelebri en 2022 per reala mondkongreso en Svedio, la Esperanta PEN dediĉos apartan atenton en sia organo “Literatura Foiro”, ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli, per specifa dosiero de c-ano Giorgio Silfer, kandidato al la Nobel-premio por nia literaturo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.