Perla Jubileo kaj asembleo de LF-koop

HeKo 437 1-B, 10 maj 10

Dimanĉon la 30an de majo, precize en la sama tago kaj sama salono kie ĝi estis fondita, Kooperativo de Literatura Foiro festos sian perlan jubileon, nome la 30-jariĝon.

Membroj de la kooperativo, stabanoj, klientoj kaj geamikoj kunvenos por bankedo en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono. Por la okazo estos inaŭgurita ankaŭ la nova oficejo de Esperanta PEN-Centro, unu el la kolektivaj membroj de LF-koop.

La prezidanto de LF-koop, Marc Hiltbrand, konvokis eksterordinaran asembleon je la 11h00, por pritrakti du temojn: la malneceso havi eksteran revizoran kolegion kaj la subskriba rajto registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Neŭŝatelo. La unua estas deviga akto pro nova svisa leĝo, kiu donas la ŝancon ŝpari milojn da frankoj nur se la ĝenerala asembleo mem de la kooperativo konsentas.

Dum la posttagmezo de la sama tago kunvenos ankaŭ KALiFo, la Administra Komitato de LF-koop.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.