Perspektivoj por Itala Interlingvistika Centro

HeKo 864 9-B, 24 feb 25

Itala Interlingvistika Centro (IIC) preparas sin por la asembleo de 16 aprilo 2025, kunvokita en Milano, kun la intenco relanĉi sian agadon en Italio kaj etendiĝi al novaj fortoj.

La kunsido sankcios la plivastigon de la scienca komitato per novaj esperantologoj: sen. Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, kaj c-ano Giacomo Comincini, delegito de tiu revuo ĉe la Forumo. La lasta estus ankaŭ kooptebla al la direkta komitato, kiu estos ĉiukaze renovigita en 2026. La asembleo ankaŭ kalkulos pri la ĉeesto de la novelelektita Konsulino, Lorena Bellotti, vicprezidanto de IIC.

Post la asembleo, seminario okazos, en la itala lingvo, gvidata de la nuna prezidanto de la establo, prof. Giorgio Silfer: “La glottopoiesi nel XXI secolo: problemi e prospettive”. Kaj la asembleon kaj la seminarion gastigos konfitejo Panzera, en la angulo de placo Duca d’Aosta kaj strato Vitruvio.

La ambicio relanĉi la Centron pasas tra specifaj strategiaj proponoj, kiujn prilaboris c-ano Comincini kaj la forumanino por IIC, c-anino Cristina Stefani, en kunordigo kun sen. Bellotti. Ili antaŭvidas pli aktivan dulingvan interretan komunikadon, revervigon de akademiaj kaj disvastigaj agadoj, etendiĝon al pli vasta homa kapitalo. Jam oni kuntrenis du junajn intelektulojn el la Collegio Ghislieri de Pavio, lombarda universitata urbo, por konstrui stabilan teamon subtenantan la estontajn agadojn.

Tiel, la itala establo volas kontribui pli forte al la disvolvado, kvalite kaj kvante, de la Civita konsorcio.

(gC)

Komentoj

c-ano Giacomo Comincini, forumano por Literatura Foiro

Inter la proponoj kiujn ni diskutos aprile estas la adopto de propra retejo por IIC. Ĉiukaze, tiuj kiuj interesiĝas pri la historio de la Centro povas trovi informojn en la Vikipedia paĝo, dum novaĵoj pri la estontaj eventoj aperos en la Fejsbuka konto de IIC. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.