PIK 2014 kun nur unu pika dorno

HeKo 561 9-B, 15 jul 14

Bona plenumo de Kultura Centro Esperantista, kiu sukcesis kunmeti valoran stabon por Plurnivela Internacia Kursaro 2014, disvolviĝanta ĉi-semajne en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono: tri valoraj geinstruistoj (Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, Giorgio Silfer), plurcela deĵorantino (Anna Bartek) kaj talenta kuiristino (Etel Zavadlav).

Tiu stabo konvenus por kelkdeko da gelernantoj, samtempe prizorgante la luantojn en la diversaj apartamentoj. Bedaŭrinde ne venis kelkdeko, sed nur kelkaj: ne pro manko de aliĝoj (ne multaj, sed sufiĉaj por ĉiuj tri gradoj), sed pro subitaj rezignoj — funebro en la familio retenis paron en Ruslando, enhospitaligo malhelpis francon, hungaro maltrafis flugon, italoj rezignis lastmomente, svisino devis shanghi la daton de sia libertempo… Finance okazis nenia perturbo, tamen KCE preferas okazigi ĉiun kurson, anstataŭ nur enkasigi monon…

Aliflanke, la semajno estis tre utila por profundigo de diversaj temoj kaj planado de estontaj projektoj, en kiuj la aktivuloj estas envolvitaj, unuavice pro Feminisma Esperanta Movado.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.