Pionirino de hejma lernado

HeKo 367 6-B, 9 sep 08

La 18an de aŭgusto forpasis Máire Mullarney (1921[1978]-2008), unu el la fondintoj de la Ekologia Partio de Irlando, dojeno de la irlanda esperantistaro. Flegistino kaj ĵurnalistino. Poligloto.

Profunda katolikino, patrino al dek unu infanoj, Máire Mullarney distingiĝis kiel pioniro de la hejma edukado. Ŝi verkis kelkajn librojn kun konsiloj al la gepatroj kaj prelegis multloke, ankaŭ ĉe Kultura Centro Esperantista.

Sian rilaton al nia lingvo neniam ŝi kaŝis, kaj kiel esperantistino populariĝis en kulturaj kaj politikaj medioj. Ankaŭ la edzo Seán interesiĝis pri esperanto, kvankam ne tiel aktive.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.