Plejparte difinita la programo de KEF 2022

HeKo 761 8-B, 28 apr 21

Hieraŭ kunsidis reale la teamo de la “abeletoj” en la Esperanto-Domo de Svislando, kun partoprenantoj el la franca, hispana, hungara kaj itala lingvaj areoj, sub la kunordigo de sen. Manuela Blanco, por difini la programon de Kultura Esperanto-Festivalo 2022 en Ĉaŭdefono, sub la egido de la Esperanta Civito, per la organizo de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista. La teamo alportis modifeton al la datoj: KEF ekos per la alvenoj kaj interkona vespero 9 aŭgusto 2022, kaj fermiĝos la 15an, kiel antaŭvidite.

La tagoj artikiĝos en tri partoj: antaŭtagmeze, posttagmeze, nokte. La tri partoj po du subpartoj. La spektakloj (muzikaj kaj teatraj) okazos en la unua parto de la posttagmezo (matineoj) kaj en la unua parto de la nokto (vesperumoj). Atelieroj kaj literaturaj kafejoj disvolviĝos matene. Kinoklubo (kun raraĵoj el la esperanto-kulturo, spekteblaj nur en Ĉaŭdefono) en la dua parto de la posttagmezo.

Noktemuloj havos diskotekon je dispono, ne mankos dancoj kaj ekskursoj. La festivalejo estas jam elektita (kiel kulturejo kaj kiel manĝejo), sed la loĝiga servo bezonas precizigojn: pormomente oni nur scias ke la teamanoj tranoktados en la Esperanto-Domo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.