Pli bunta la publikrilata PEN-paletro.

HeKo 387 7-B, 12 apr 09

La aktiveco kadre de PEN Internacia restas la ĉefa, sed ne la sola de la Esperanta PEN-Centro, por reprezenti nian literaturon en la ekstera mondo. Tial oftiĝos la partopreno en aliaj aranĝoj ol la renkontoj de PEN Internacia. Jen la esenca konkludo de la diskuto pri la raporto de la prezidanto, sen. Perla Martinelli, okaze de la hodiaŭa Asembleo de la Esperanta PEN en Ĉaŭdefono, kiu vidis la fizikan partoprenon de pli ol triono de la membraro, entute el ses landoj: Bulgario, Francio, Hungario, Italio, Svedio, Svislando.

La pli larĝa spektro en la ekstera strategio parte ŝuldiĝas al malkontento pro la interna stato de PEN Internacia, kie interalie forte lamas la interna komunikado. Tamen la esperanto-centro daŭre aktivas en tri komitatoj (por paco, pri lingvaj rajtoj kaj tradukado, verkistina) kaj sendos sian delegacion al la ĉi-jara mondkongreso en Linz (Aŭstrio): niaj delegitoj estos c-anoj György Nanovfszky kaj Vinko Oŝlak, kun Giorgio Silfer kiel vicdelegito.

La Asembleo konfirmis c-inon Milena Makaveeva en la posteno de sekretario de la PEN-premio “La Verko de la Jaro”, ĝis 2012 inkluzive, Ĝi precizigis komision al sen. Nilsson koncerne la kandidatecon de d-ino Marjorie Boulton al la Nobel-premio. Ĝi akceptis principe du proponojn de libroj taŭgaj por prezenti Esperantion, literature socie historie, al neesperantlingvaj verkistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.