Pli da lingvistiko en "Literatura Foiro" 235

HeKo 372 7-B, 3 nov 08

Estas pli da (inter)lingvistiko ol kutime en la oktobra numero 2008 de “Literatura Foiro”, danke al interesaj kontribuoj de Marton Fejes (“Morte naskita pazigrafio”), Geraldo Mattos (“La ignorata Fundamento”), Giorgio Silfer (pri Giuseppe Peano) kaj al la decidoj de la Lingva Komitato pri kelkaj demandoj.

Virinoj okupas gravan lokon, ĉu per meditiga rakonto de Akimun Rahman (lokita en Triesto, kun azianoj kiel protagonistoj) ĉu per brila eseo de Manuel de Seabra, pri la virino en la Homeraj poemoj.

Inter la aliaj artikoloj, estas rimarkindaj la analizo de Anatolo Gonĉarov pri raŭmismo en Sovetunio kaj la teksto de Abdurahman Junusov pri kunlaboro inter amaskomunikiloj. La sepa arto ankaŭ ĉeestas, per recenzo fare de Giorgio pri la franca filmo “Inter la muroj”, premiita ĉi-jare en Cannes.

“Literatura Foiro” estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĝia ĉefredaktoro estas sen. Ljubomir Trifonĉovski. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.