Pli dikaj numeroj de "Literatura Foiro"

HeKo 559 1-B, 31 maj 14

Post konsultiĝo interna al la redakcio de “Literatura Foiro” kaj la koncerna opinio de la eldonejo, la plej vivopova kultura revuo en esperanto (jam 44 jaroj senĉese, sume 269 numeroj) survojas ne al plioftiĝo (restos ses numeroj jare) sed al plidikiĝo (ĝis maksimume 80 paĝoj numere, anstataŭ la nunaj 56), kompreneble sen reklamo.

La ekstraj paĝoj estos dediĉitaj al apartaj suplementoj interne al la revuo (eventuale kun alikolora papero): longa eseo, antologieto, teatraĵo kaj simile. Se oportune, la mezaj paĝoj povos formi ankaŭ apartan kajeron, kun propra kovrilo.

Tion decidis ĵusa kunveno en Svislando, kun la partopreno de la ĉefredaktoro, c-ano Carlo Minnaja, kun la reprezentantino de la eldonejo, c-ino Perla Martinelli, grafika redaktoro.

Verŝajne la unua “dika” LF aperos jam ĉi-jare.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.