Pli frondo ol fronto, sed pli vasta kontraŭ UEA

HeKo 839 4-A, 26 jun 24

Post la skandalisma nordeŭropa retgazeto, voĉtubo de la bullerismo; apud la diversaj Moleonoj, Milleroj kaj pliaj kamaĉistoj; nun kontraŭ la Universala moviĝas eĉ la Internacia (iama Ĉe-)Instituto en Hago. Ĉiuj kongrue al la devizo (pregita siatempe de László Szilvási), laŭ kiu pli gravas centra oficejo ol komitato kaj estraro kune. Atentinde estas ke leviĝas atako el la instruistaro (kvankam ne ILEI), nuntempe la plej influa lobio en UEA. Jen la opinio de s-ino Jolanta van Holstein, sekretario de Internacia Esperanto-Instituto:

“Ni ne scias kio okazas nuntempe kun UEA kaj ene de UEA, ĝi ŝajnas ne funkcianta, neĉeestanta publike organizaĵo, kiu tamen silente plenumas celojn de tiuj, kiuj volas profiti. La plej granda argumento de UEA por detrui la CO en Roterdamo estis manko de mono. Intertempe la mono, kiun UEA ja laŭdire ne havas, elfluas al diversaj projektoj, kiuj celas subtenon de individuoj. Oni ne rajtas paroli pri tio! E-istoj ĝenerale preferas prisilenti la dubajn aferojn! Ĉar ja tiuj individuoj kun privataj entreprenoj pripensis sufiĉe profitdonan enspezmodelon, ili ja bezonas monon por travivi.”

La sola privata entrepreno al kiu estas adjudikitaj UEA-servoj (kongresa fako kaj libroservo) estas E@I de s-ro Petro Balazs en Slovakio. Biblioteko kaj historia arkivo estas fordonacitaj, jarlibro ne plu aperas, la informa organo estas redaktata en Moskvo (efektive de la posedantoj de eldonejo Impeto). Ĉu interslava konflikto ankaŭ en Esperantio? (van Holstein estas polino).

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.