Pli kaj pli aktiva LF-koop virtuale kaj reale

HeKo 837 6-B, 3 jun 24

Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop) baldaŭ aldonos du novajn verkojn al sia katalogo. Nia eldonejo, konata precipe pro sia dumonata kultura revuo “Literatura Foiro”, pli kaj pli ampleksigas la cirkviton de siaj servoj por esperanta legantaro. Unuavice, granda novaĵo koncernas la retejon literaturafoiro.com, kiu pli kaj pli grandiĝas kaj grafike pliboniĝas.

Du novaj sekcioj aldoniĝis al la jam ekzistantaj: “La raŭma vojo”, kiu trairas la diversajn etapojn de la Manifesto de Raŭmo ĝis nun per diversaj artikoloj, fotoj kaj alispecaj dokumentoj; kaj “LF-arkivo”, kiu celas stori kiel eble plej multe da varoj produktitaj de LF-koop — lastatempe aldoniĝis la tuta kolekto de “Femina”, kiu baldaŭ estos akompanata de alia revuo produktita de nia eldonejo: “Planlingvistiko”, plus la eldonaĵoj de la librofako. Ĉi-lasta pli kaj pli aktivas, kaj proponos por la jaro 2024 du novajn verkojn al la esperantlingva komunumo.

Unue, ni havas la honoron prezenti la esperantigon de fama itala romano: “Sostiene Pereira” de Antonio Tabucchi. La rakonto, kiu okazas en Lisbono dum la jaro 1938, sekvas la vivon de Pereira, veterana ĵurnalisto, kiu alfrontas la defiojn de diktatura reĝimo kaj la internajn batalojn de sia morala konscienco. La tradukon de ĉi tiu provoka romano disponigis Perla Martinelli, kiu komentarias: “Miasente, aŭtoro devas ion diri, ne nur rakonti; kaj ankaŭ tre gravas la stilo. Perfektan kuneston mi renkontis en “Asertas Pereira” de Antonio Tabucchi. Tial mi ne povis kontraŭstari la aspiron ĝin transdoni al nia lingvo”.

Dua romano, el tute alia areo, estas “Istanbul” Istanbulo” de Burhan Sonmez, kiun el la turka tradukis Vasil Kadifeli. Paŭsante la Dekameronon de Boccaccio, la aŭtoro, nun prezidanto de PEN Internacia, prezentas la vivojn de kvar malliberuloj en ĉelo sub la stratoj de Istanbulo, kiuj interŝanĝas parabolojn kaj enigmojn pri la amata urbo, atendante sian sorton. La verko esploras kaj emfazas la potencon de homa imagado malgraŭ la malfacilaĵoj — Istanbul”, malgraŭ Istanbulo.

LF-koop fieras prezenti ĉi tiujn novajn eldonaĵojn, kaj invitas ĉiujn interesatojn antaŭmendi ekzemplero(j)n por ricevi specialan rabaton. Pagoj eblas ankaŭ per PayPal; informas lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.