Post la brita secesio el Eŭropa Unio, post la taktikaj diverĝoj inter angle-saksaj kaj eŭropkontinentaj staboj ene de NATO en Afganio, la distanco inter Britio kaj EU kadre de la okcidenta defenda strategio fariĝis akuta pro AUKUS, la nova milita pakto inter Aŭstralio, Britio kaj Usono.
La pakto altiris la atenton de la amasmediaj komunikiloj precipe pro tuja ekonomia konsekvenco: Aŭstralio nuligis mendon de submarŝipoj el Francio, anstataŭigante ĝin per alia el konkurenca (angle-lingva) militindustrio. Pli grava ol ĉi tiu “malafablaĵo” estas tamen alia: Francio estas la EU-ŝtato kun la plej granda militpotencialo, samtempe la sola politike kaj institucie aktiva en la pacifika areo, kun propraj teritorioj surface kaj strategie ne neglekteblaj; ĝi estus envolvenda, almenaŭ envolvinda en tia defendopakto.
Usono rimarkis la eraron, kiu kaŭzis preskaŭ rompon de diplomatiaj rilatoj fare de Francio, kaj la ŝiraĵo estis iel flikita per renkonto de la du prezidentoj, sed nur provizore. Ene de Eŭropa Unio evidentiĝis la milita supereco de Parizo, paralele al la ekonomia supereco de Berlino: la akso havas nun pli nuancitan karakteron.
En la antikva kontinento multo moviĝas sur la tereno de militaliancoj: foje en la nerimarkata periferio, kiel la intensigo de armeaj rilatoj inter Svedio kaj Finnlando, du neŭtraluloj sen supera referenco, ĉe la sama maro; nun kadre de medito pri la rolo de NATO en Eŭropo mem. Tiu ĉi medito situas en la kunteksto de la kreskanta distanco inter la granda insulo kaj la kontinento.
(Giorgio Silfer)