Iĝas pli kaj pli sombra la geopolitika horizonto, ne nur pro la eternaj konfliktoj en Afriko kaj la interslava milito en Eŭropo, nun ŝajne en pozicio de pato. Fakte ripetiĝas pri Formozo la sama paradigmo kiu kondukis al la milito en Ukrajno: granda potenco volas akiri teritorion kiu antaŭ pli ol jarcento ankoraŭ apartenis al ĝi (ĉi-kaze Pekino).
Popola Ĉinio evidentiĝas kiel politike kaj ekonomie pli grava ol Rusio, kaj en Eŭropa Unio oni konscias pri tio: la ekstrema prudento de Berlino rilate al Moskvo paralelas al la deklaro de la franca prezidento dum la ĵusa vizito en Pekino. Ke Eŭropa Unio ne estu “vasalo” de Usono plaĉus unuavice al Usono mem, de kiu eĉ tro dependas la defendo de okcidento, paralele al la ekbrulanta pacifika fronto. Kio ne plaĉas al Usono, kaj maltrankviligas la ekonomian giganton, tio estas la preparata batalo kontraŭ la hegemonio de la dolaro.
Ekde 1944 per la sistemo de Bretton Woods, ĝis la krizo de la kuplo de oro al dolaro, post la reakiro de la hegemonio per la kuplo al petrolo, Usono defendas sian pozicion: la klopodo atenci ĝin kondukis al la dua iraka milito, la nuna klopodo el BRICS reproponas la demandon sur pli vasta skalo.
Samtempe la banka sistemo denove trairas tempeston, kaj la malkonfido kreskas, ĝuste kiam oni pli bezonas stabiliĝon post la pandemio. En tiu kunteksto la rolo de la internacia komunumo, kaj specife de UN, aspektas pli kaj pli malforta.
Esperantio, kiel ĉiu diasporo, riskas troviĝi en ambaŭ kampoj. La interesoj de la esperanta popolo evidente ligiĝas al paco kaj malarmado; sed tio ne koincidas kun la nuna konjunkturo, tre bedaŭrinde.
(Giorgio Silfer)