Estas en la presejo la numero 2370 de “Heroldo de Esperanto” (oktobro 2025), kie reliefas informoj el norda Eŭropo: kultura evento en Pollando, pliaj detaloj pri la Skandinava Esperanto-Domo, informo pri ĉesinta eldonejo en Svedio, debateto el Finnlando pri la Universala, kiu ĵus vendis sian… Roterdomon.
Elstaras ankaŭ artikoloj pri geopolitiko kaj internacia juro: de sen. Alessio Giordano pri “Simplismaj kategorioj en ĉi murdepoko” kaj pri artefarita intelekto; de c-ano Giorgio Silfer pri Unuiĝintaj Nacioj, pri kontraŭjudeco, pri la organiza filozofio de estraroj en Esperantio, kaj longa riposto al la hispana juristino Rafaela Urueña pri kio estas subjekto de internacia juro.
Enestas ankaŭ informoj pri la aktiveco de multaj paktintaj establoj, unuavice Kultura Centro Esperantista, kiu posedas kaj administras la gazeton, aboneblan per modesta tarifo tra https://kulturservo.esperantio.net/gazeto/heroldo-de-esperanto
Aldonu komenton