Plia membro de la Kapitulo ekde oktobro

HeKo 743 9-C, 16 sep 20

La delegoj pri socialaj aferoj, provizore atribuitaj al sen. Giorgio Silfer (vickonsulo pri financoj), ekde 1 oktobro 2020 estos atribuitaj al sen. Manuela Blanco, se la Senato ratifos la nomumon fare de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Li donis la anoncon hodiaŭ al la Kapitulo, dum la ordinara monata kunsido de la ekzekutiva povo. La delegoj koncernas Komitaton Armand (pri esperantistoj en prizono), Pasvortan Reton kaj Civilan Esperantan Servon.

Jam morgaŭ ekvalidos dekreto Karibe pri la Civita stabo, ĵus publikigita. Ĝi reguligas la statuson de la diversaj aktivuloj, kaj fortigas la bazon de nia demokratio, al kiu (laŭ financa vidpunkto) mankas nur unu lasta ŝtupo: tio kion en la antikva Ateno oni nomis “misthos”. Verŝajne por atingi tiun ŝtupon necesas la pozitiva disvolviĝo de specifa arto kiun la samaj antikvuloj nomis “krematistiko”.

La Kapitulo estis informita pri la projektoj de festivalo kaj kongreso fare de la paktintoj STELO kaj KCE, kaj deklaras tiujn projektojn indaj je la subsidua klaŭzo, kaze de helpopeto. La klaŭzo jam aplikiĝas al la kulturaj aranĝoj en Razgrado (Bulgario), dum la tria semajno de junio 2021. En la vendredo de tiu semajno okazos la ordinara parlamenta sesio, kies formalan kunvokon baldaŭ faros la Konsulo.

Fine, sen. Conde Rey kaj sen. Silfer estas komisiitaj difini kun c-ano Nshimirimana la etapojn de lia engaĝo por la starigo de la Tanganika Esperanto-Domo, kie eblos la sidejo de Afrika Esperanto-Instituto kaj de aliaj paktintaj establoj en Burundio.

La venonta ordinara kunsido de la Kapitulo estas kunvokita por 21 oktobro 2020.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.