Plia membro en la konsilio de fondumo Pro Esperanto

HeKo 822 1-C, 4 okt 23

Ekde ĉi tiu monato la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, helpata de konsilianoj Pierre Berger kaj Carmine Dello Spedale Benintende, havas kvaran membron: sen. Giorgio Silfer. Li transprenas la oficon de vicprezidanto ene de la fondumo.

C-ano Antonio Justicia, edukita en la hispana, eniras la stabon de Pro Esperanto kiel eksperto pri domfabrikado. Li profesie aktivis en la fako dum pli ol tridek jaroj.

La kooptado al la Fonduma Konsilio estis komunikita al la Kapitulo antaŭ ol sia ekvalido. Tia komuniko estas deviga, sed ne devontiga.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.