Pliaj landaj asocioj en la Pakton

HeKo 383 4-C, 26 feb 09

Unu plia landa asocio decidis ĉi-semajne peti la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito: la koncernaj dokumentoj estas survoje, kaj estos ekzamenataj fare de membro de la Kortumo meze de marto, por konstati ilian regulecon kaj eventuale peti kompletigon antaŭ la transdono al la Forumo. La akcepto de nova establo ja dependas de la decido de la asembleo de la paktintoj.

Alia landa asocio decidos baldaŭ pri la aliĝpeto. Ne estas certe ke la dokumentoj atingos akurate la Forumon, antaŭ la parlamenta sesio en aprilo. Se jes, kaj ĉio estus en ordo, duobliĝus la nombro da landaj asocioj kiuj aliĝis al la Pakto kaj daŭre membras: de du al kvar. La du paktintaj landaj asocioj estas la meksika (ekde 2006) kaj la niĝeria (ekde 2008).

Por peti la aliĝon al la Pakto necesas: a) la koncerna eltiraĵo de la protokolo de la asembleo aŭ deputita instanco kiu aprobis la aliĝpeton; b) la statuto de la asocio (sufiĉas fotokopio); c) la akompana letero kun la subskribo de la prezidanto kaj/aŭ de la laŭleĝa reprezentanto. Post la akcepto de la aliĝpeto, la Civitana Registro petas la membroliston, por kontroli la aŭtentecon de la eventualaj petoj pri la esperanta civitaneco: tiuj petoj, fare de esperantlingvanoj, devas esti individuaj, liberaj kaj spontanaj.

La Civito ne petas atestilon pri la lingvokono, se tiun garantias la peranta establo. Tiu atestilo estas necesa (en nivelo A2) nur por la personoj kiuj petas la civitanecon pro unuagrada parenceco (edz/in/o aŭ fil/in/o de esperanta civitano).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.