La Kapitulo kunsidis hodiaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Dum la rutina superrigardo pri la situacio en Esperantio, li informis la vickonsulojn pri la aprezo de la prezidantino de Japana Esperanto-Instituto rilate la sintenon de la Civito, kiu distanciĝis de la UEA-kampanjo kontraŭ japana eldonejo, preferante pli diplomatian metodon. Tiusence la Kapitulo transdonis al la ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” specifan proponon, sugestotan al JEI post pritrakto kun Esperanta PEN-Centro.
La vickonsulo pri internaj aferoj komunikis la evoluon de la preparoj de EKRA en Bulgario, 18-20 junio 2021, dum kiu disvolviĝos ankaŭ la ordinara Parlamenta sesio, kaj la vickonsulo pri financoj ĝisdatigis la situacion pri la projekto en Afriko: sen. Silfer flugos al Burundio post kelkaj tagoj, la pandemion li ne timas; bedaŭrinde la lastaj restriktoj de la burundia registaro malhelpas iujn afrikanojn partopreni en la 6a Afrika Esperantologia Semajno.
La propono de la vickonsulo pri klerigado subteni la ambician projekton de KCE ricevis la aprobon de Kapitulo: la Esperanta Civito pretas aŭspici la Esploran Instituton de Esperantologio, post la definitiva decido de la KCE-Asembleo. Samtempe ŝi prezentis la liston de la KIBS-inspektoroj aneksitan al la edikto pri la bibliotekoj, 30 novembro 2020.
La vickonsulo pri socialaj aferoj raportis pri la sukcesa renkonto kun la magistrato en Malago rilate la projekton “Pioniraj Urboj” kaj pri la pozitiva evoluo de la preparado de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo. La Kapitulo decidis ankaŭ apogi proponon pri eksteraj rilatoj ricevitan de bahaano havanta la esperantan civitanecon. La venonta kunsido okazos 17 februaro 2021 kaj fokusos pri la aktiveco en Afriko.