Pola septembro sen UAM, sen ArKonEs, sed kun raŭmismo

HeKo 887 3-A, 6 sep 25

En la unua jaro post la morto de la kursoj en la Universitato Adam Mickiewicz kaj de Artaj Renkontoj per Esperanto (ambaŭ en Poznano), Gdansko kunigis esperantistojn por sia konferenco “Sur la strando”, kie belaj promenadoj alternis al interesaj prelegoj, ekzemple pri interkultura komunikado, pri polaj Menonitoj, pri dudek kvin jaroj da atingoj de la Esperanta Civito. C-ano Giorgio Silfer klarigis la novan fenomenon al tre atenta publiko, kiu faris inteligentajn demandojn: nenia negativa sinteno kiel ŝajne en Universala Kongreso. Lia prelego enhavis literaturan parton kaj konsistigis ankaŭ lekcion de la literatura semestro de Esplora Instituto de Esperantologio.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

Komentoj

c-ano Giorgio Silfer

07a Sep 2025 Dim - 05h06

Poznano, kun siaj ĉesintaj universitataj kursoj kaj ArKonEs, eĥas ankaŭ en forgesita “manifesto” de Zbigniew Galor, edzo de Ilona Koutny kaj forpasinta en 2017. La dokumento de li proponita ne antaŭvidis la vertikalan krizon de la malnova Esperantio, kiun la raŭmistoj prognozis ĝuste ĉirkaŭ 2020 sed kun du jardekoj da anticipo. La alternativa organiza modelo proponita de la Esperanta Civito pli kaj pli detaliĝas kaj distanciĝas de la ĝisnuna, kvankam ĝi restas inkludema, kontraste al la ekskludemo de la modelo de internacia neregistara organizo. Unu el la multaj diverĝoj situas en la rilatoj kun UN kaj Eŭropa Unio, kiuj esencas por UEA/TEJO, dum la Esperanta Civito estas pli kaj pli geopolitike skeptika.

Daniel Onesra

08a Sep 2025 Lun - 11h38

“Restas inkludema”, s-ro Silfer?

La Civito estas, por ĉiuj esperantistoj kiujn mi konas, mistera organizaĵo al kiu neniu scias kiel aliĝi, kies organon oni ne scias kiel aboni, kiu ŝajnas esti preskaŭ sekto. Tio estas bedaŭrinda, ĉar mi deziras interrilati kun “civitanoj” sed ne scias kie ili troveblas kaj kiel komuniki kun ili.

Daniel (@donesra en Telegram)

Alessio Giordano

08a Sep 2025 Lun - 12h15

Kiel civitano mi mem spertis tian senton. Mi aliris la Esperantan komunumon tra la Civito, invitita al evento de KCE antaŭ kvin jaroj, tial por mi neniam ĝi estis mistera, ĉar jam preskaŭ komence de mia esperantistiĝo mi estis abonanto de la ĉefaj organoj de paktintaj establoj: Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.* Sed ekster tiu medio, almenaŭ en Eŭropo, ofte (sed ne ĉiam) la sinteno al la Civito kongruas kun via rimarko, kaj mi devis iel “defendi” min de akuzoj nur ĉar mi estas civitano, ne konante min. Mi tamen ne kredas ke pri tio kulpas ekskluzive la Civito pro la aluditaj kialoj. Mi supozas ke dum multaj jaroj daŭris, jen kaŝe jen aperte, bojkotado kontraŭ la Civito pro personaj konfliktoj inter ĝiaj publikaj reprezentantoj kaj aliaj medioj, kies efikoj ankoraŭ nun influas la ĝeneralan opinion kiun oni havas pri ĝi kaj ĝiaj anoj.

Ĝis la pasinta jaro ekzistis nur tiu ĉi retejo kiel oficiala Civita kanalo, sed en 2025 jam aperis Esperanta Kulturservo, kie eblas aboni revuojn, aĉeti librojn kaj aliĝi al eventoj organizataj de Civitaj establoj. Baldaŭ aperos ankaŭ virtuala formularo por peti la Esperantan civitanecon, telematike jam preta, por faciligi la procezon de civitaniĝo.

Plia punkto ĉi-rilate estas, ke esperantistoj tro ofte konceptas civitanecon kvazaŭ membreco en asocio, ĉar ĝi estas la absolute pli komuna maniero partopreni kolektivan vivon ene de nia komunumo. Sed la Civito ne estas asocio, ĝi estas jura subjekto kiu konsistas el pluraj asocioj/establoj; kiuj rajtas peti la civitanecon, tiuj estas nur la membroj aŭ klientoj de establo, aŭ familianoj de aliaj civitanoj. Do, en la nuna momento ne ekzistas maniero civitaniĝi per rekta peto al la Civito, ĉar la establoj (kies listo publike legeblas) devas peri la peton garantiante pri la efektiva scipovo de Esperanto, kiu estas la sola postulo por iĝi civitano – ja la Civito demandas neniun kotizon pro civitaniĝo, nek jaran, nek ununuran.


* La organo de la Civito estas Heroldo Komunikas, kiun oni ne abonas sed ĉiuj povas libere legi kaj eventuale submeti komentojn.

Manuela Blanco

12a Sep 2025 Ven - 23h42

S-ro Onesra,
Ĉu vi iam interesiĝis pri la Esperanta Civito, aŭ nur aŭskultis la opiniojn de aliaj?
Eble iom da scio pri ĝi, kaj pri ĝia E-agado surprizus vin. Onidire, la plej blinda estas tiu kiu ne volas vidi.
Estas tuta listo de konsorciaj establoj pere de kies membriĝo vi povas peti la civitanecon, se vi parolas esperanton: Establoj | Heroldo Komunikas
Se per la antaŭaj klarigoj ne sufiĉis al vi, bv sendi retmesaĝon kun viaj duboj al registro [ĉe] esperantio [punkto] net (registro[at]esperantio[dot]net) kaj vi ricevos koncernan respondon.

Manuela (@Manuela_BN en telegramo)
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.