Polina Kalnitskaya vicredaktoro de "Femina"

HeKo 557 4-B, 10 maj 14

Ruslingva publicistino estas la vicredaktoro de “Femina”, ekde la numero 37 (printempo 2014) de la revuo.

Iom pli ol kvardekjaraĝa, Polina Kalnitskaya instruas en Moskvo pri etiko en negocado kaj profesias kiel sendependa ĵurnalisto. Patrino de du jam plenkreskaj filoj kaj edzino de entreprenisto, ŝi aktivas por feminismo jam de kelka tempo.

S-ino Kalnitskaya partoprenis en la 4a Ateliero de FEM (Ĉaŭdefono, 2013) kaj ĵus komencis trejniĝon en la 5a Ateliero, en Budapeŝto. Ŝi regule kontribuis al la lastaj numeroj de “Femina”, en strikta kunlaboro kun la redaktoro, c-ino Perla Martinelli.

En la redakcio ŝi specife sekvos la evoluon de la feminismaj movadoj en la mondo, inkluzive de partopreno en internaciaj kongresoj kiel korespondanto kaj de intervjuoj al gvidantinoj.

Lingvan perfektiĝon ŝi ricevos ĉe Kultura Centro Esperantista, okaze de Plurnivela Internacia Kursaro (14-20 julio 2014).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.