Porrúa eldonos la verkon pri nia kultura historio

HeKo 700 7-B, 24 jan 19

La prestiĝa meksika eldonejo Porrúa produktos kaj surmerkatigos la verkon “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona” de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz Cruz. La libro situos en ĉiu grava librovendejo de Meksiko kaj estos prezentita premiere en la ĉefurbo, 13 marto 2019, ĉe Fundación Elena Poniatowska.

La franclingva varianto “Brève histoire culturelle de la communauté espérantophone”, realigita de c-ano Silfer kun c-ino Marie-France Conde Rey, premieros en Svislando meze de aprilo. La hispanlingva en Eŭropo premieros komence de junio, okaze de la librofoiro en Madrido.

La verko, inspirita per la enkondukaj ĉapitroj de “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer, estas prioritate adresita al la publiko de PEN Internacia, kaj konsekvence ekzistos ankaŭ alilingvaj variantoj: jam anonciĝas la angla kaj la portugala.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.