Post Bovet, organizas Grosjean

HeKo 561 4-A, 5 jul 14

En la 1920aj, kiam Ĝenevo estis la monda ĉefurbo rilate al politiko, pro Ligo de Nacioj, sed precipe rilate al pedagogio, pro la korifeoj de “école active”, unu el kies propulsaj centroj organizis du internaciajn konferencojn pri instruado de esperanto. Temis pri Institut Rousseau, gvidata de Pierre Bovet, esperantisto kaj amiko de Edmond Privat.

Post Bovet pasis naŭ jardekoj, kaj nun venas Mireille Grosjean, kiu anoncis ke la Neuŝatela kantono kunvokis “trian tutmondan kolokvon”, ne al Ĝenevo, sed al Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono, 13-16 majo 2015 (festotagoj en Svislando). La kolokvon organizas ILEI, prezidata de s-ino Grosjean; aŭspicios UEA kaj Svisa Esperanto-Societo.

Pri la enhavo decidos Grosjean mem kaj tri nordamerike loĝantaj esperantistoj, el kiuj du estas la plej influaj membroj de Esperantic Studies Foundation. En tiu “kvaro por la tria” mankas la sola vivanta sviso kiu ellaboris propran instrumetodon, nome Claude Gacond. Eble de li venos konsiloj, same kiel de aliaj nuntempe plej aktivaj en la kampo de lingvoinstruado, kiel la geresponsuloj de lernu.net kaj de edukado.net, aŭ la aŭtoroj de sukcesaj instrulibroj, kiel Stefan MacGill kaj Stano Marĉek.

La Komitato de Kultura Centro Esperantista ekzamenos ĉi-semajnfine kian gradon de atento dediĉi al la anoncita kolokvo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.