Post la rusa, jen la vico de la israela landa asocio?

HeKo 826 6-A, 21 nov 23

Dum la rusa landa asocio vane atendas “pardonpeton” el Roterdamo kaj tial (se konsekvenca) sojlas al eksiĝo el UEA okaze de interslava milito, nova interŝemida milito aldone al pogromo riskas konduki al kampanjo kontraŭ la israela landa asocio. Jen kio legeblas en nordeŭropa skandalisma retgazeto:

“Esperanto-Ligo de Israelo skribas en sia deklaro: “Milito tamen ne evitebla, por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo.” (..) La 6an de novembro 2023, la mortnombro de Gazao superas dek mil; UN nomas Gazaon infana tombejo. ELI evidente antaŭenigas kaj subtenas “militon” (anstataŭ serĉi pacon). Milito laŭ ELI “ebligos konstantan solvon”. Tio ŝajnas esti la sama solvo jam proponita de la israela registaro kaj armeo: ju malpli da palestinanoj kaj iliaj infanoj, des pli ni estas proksimaj al daŭripova solvo?” skribas anonimulo en la retgazeto, bedaŭrinde kuplita al multaj tradiciaj retejoj en Esperantio.

Kaj ĝi konkludas: “Militanta deklaro de ELI evidente tute kontraŭas la celojn en la statuto de UEA. Estas sendube hontige publikigi deklaron kun tiu ĉi enhavo. Se UEA ne reagos nun ĝi restos permanenta makulo sur la konscio kaj la reputacio ne nur de UEA, sed de tuta Esperanto-movado.” Fino de la citaĵo el “Libera Folio”, mesaĝoj al la redakcio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.