Prelego pri Boulton en PEN-konferenco

HeKo 384 1-B, 4 mar 09

La poezio de Marjorie Boulton, kiel peranto de idealoj de paco, estos la temo de prelego de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la Internacia Konferenco pri Poezio en Bledo (Slovenio), fine de marto.

La konferenco estas la plej grava jara rendevuo de PEN Internacia en Eŭropo, kaj ĝi gastigas ankaŭ la jarkunvenon de la Komitato de verkistoj por paco, kie la esperanto-literaturon reprezentas c-anoj Gyorgy Nanovfszky kaj Giorgio Silfer.

La prelego de prof. Silfer situos en la tago dediĉita al la verkistina engaĝo por paco. Ĝi utilos interalie por prezenti al internacia beletristaro la valoron de nia poetino, kiun la abonantaro de “Literatura Foiro” kandidatigis al la literatura Nobel-premio, el selekto inter kvar eblaj kandidatoj.

Poemo de Marjorie Boulton estos la esperanta kontribuo al la komuna poezia vespero.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.