Prelego pri nia literaturo en Lisbono

HeKo 372 2-B, 23 okt 08

Kadre de la kunlaboro inter la Esperanta PEN kaj la alilingvaj PEN-centroj, c-ano prof. Giorgio Silfer prezentos la esperanto-literaturon al la membraro de la Portugala PEN, en Lisbono meze de novembro 2008, laŭ invito de la portugala centro mem.

La prezento okazos samsemajne kiel la ceremonio por la asigno de la ĉi-jara portugala PEN-premio. La renkonto estos rezervita al la PEN-anoj.

Giorgio Silfer proponis al la redaktoro de “La Karavelo” organizi alian renkonton, eventuale en formo de literatura kafejo, por la antaŭpremiera prezento de la tria poemlibro. Sed la redaktoro respondis ke, kvankam li ŝatus, li ne kapablas tion fari, loĝante je cent okdek kilometroj de la portugala ĉefurbo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.