Premiado de "Poesia da tutti i cieli" 2017

HeKo 663 1-A, 28 okt 17

Rememorante la subite mortintan Amerigo Iannacone, unu el la plej aktivaj kunlaborantoj de la Konkursoj de Samideano, c-ano Giuseppe Campolo inaŭguris ĉi-vespere la premian ceremonion de la kvara konkurso “Poesia da tutti i cieli”, kun kontribuoj en la itala kaj esperanto.

En la kongresa salono de Parko Aŭgusto, Terme Vigliatore (Messina), intervenis la prezidanto de la ĵurio, Annamaria Crisafulli Sartori, kun beletristoj siciliaj kaj eksterlandaj: Ella Imbalzano Amoroso, Silvana Imbesi, Carmel Mallia, Perla Martinelli.

Ricevinte de barono Saverio Donato la insignon de “Kavaliro de Sicilio” pro sia filantropa agado, c-ino Martinelli koncize sed kortuŝe retrospektivis pri la kontribuo de la insulo al la esperanta kulturo, pere de pioniroj tre aktivaj en ĉiu epoko, specife antaŭ la unua mondmilito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.