Premieris "Asertas Pereira" dum NAKSE en Toso-de-Maro

HeKo 848 5-B, 21 okt 24

D-inoj Perla Martinelli (tradukinto) kaj Maria José De Lancastre (vidvino de la aŭtoro) prezentis hodiaŭ la esperantigitan romanon “Asertas Pereira” de Antonio Tabucchi. La prezento okazis en formo de dialogo inter ili kaj kun la publiko, helpe de intervjuanto, c-ano Giorgio Silfer, dum la unua tago de la tria NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, en Toso-de-Maro, tuj post la inaŭgura alparolo de la urbestro, Martí Pujals Castelló. Ĉi-lasta esprimis bonvenigan aprezon pri la sinteno de la esperanta popolo al minoritataj kaj minorigitaj lingvoj, kiel li povis legi en la verko “Breve historia cultural de la comunidad esperantófona”, de Giorgio Silfer kaj María Elena Ruiz.

Dum c-ino Martinelli precipe raportis pri sia traduka itinero ĉe Tabucchi, d-ino De Lancastre precipe skizis la figuron de la forpasinta edzo. La prezento daŭris pli ol du horojn, ankaŭ pro la post-tempa interpretado itala-esperanto, fare de la intervjuanto. Kooperativo de Literatura Foiro planas ripeti ĝin en marto 2025, kadre de omaĝo al Antonio Tabucchi ĉe la Itala Kultur-Instituto en Barcelono, ankaŭ tiam kun esperanto-publiko.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.