Premieris dum KEF la lasta disko de Kajto

HeKo 817 6-B, 31 jul 23

Kajto fermis la 12an Kulturan Esperanto-Festivalon en Ĉaŭdefono per sukcesa koncerto, dum kiu interalie premieris ilia lasta kompakta disko, titolita “Sen timo”. La duo el frisa deveno endiskigis originalan muzikon de Nanne Kalma, plej ofte inspiritan de poemoj el aŭtoroj klasikaj (kiel Edmond Privat) kaj nuntempaj (kiel Ewa Barbara Grochowska).

Ekde la unua disko kaj eĉ unua kanzono “Kajto” Nanne Kalma esprimis la mildan pacifismon de knabo kiu rigardas la mondon kun la deziro en paco ludi. “Sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti… estas rajto de ĉiu infano” suspiras la kantisto.

La arto de Nanne kaj Ankie ŝajnas per tio reveni al sia origina mesaĝo. Ĝi tamen evitas insistan heteronomion: la politika nuanco restas melankolia krio envolvita per optimismo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.