Premio Deguĉi: tibetema protesto

HeKo 362 9-A, 28 jul 08

Premio Onisaburo Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la ricevanto de la Premio decidas la Estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

La premio estas asignita ĉiun duan jaron, kaj jam en 2006 la elekto ŝajnis kontestinda, kiam la laŭro (kaj la mono) iris al emerita ĉefburokrato de UEA. Sed certe la ĉi-jara elekto skandale kontraŭas la principojn kiuj inspiris la premion.

Aljuĝante la premion al Renato Corsetti, la Estraro de UEA skribis: “Renato Corsetti estas unu el la plej elstaraj agantoj de Universala Esperanto-Asocio. Por li Esperanto estis ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona mondo, por internacia amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn idealojn signifas al li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte, disvastigi ĝin precipe al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia Lingvo apenaŭ aŭ tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira laboro por krei Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria Mondo, precipe en Afriko kaj arabaj landoj, ĉiam celante, ke al la novaj esperantistoj la posedo de la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo de siaj spiritaj horizontoj kaj por persona kresko.”

Kiel oni povas kredi ke la ideoj de Renato Corsetti pri Tibeto kaj Dalai-Lamao kongruas kun la interreligia dialogo kiu esence karakterizas la spiriton de Zamenhof kaj Deguĉi? Ĉi tiu decido estas insulto al la memoro de ambaŭ Majstroj!

(Esperanto-Komitato por Libera Tibeto)

Noto de la redakcio: la juĝo pri la moraleco de la UEA-decido apartenas nur al la subskribinta komitato. La redakcio tamen konstatas la politikan signifon de tiu decido: Universala Esperanto-Asocio konsentas pri la pekinisma linio de Renato Corsetti. Cetere estas rimarkinde, ke en la UEA-estraro sidas japano.

Komentoj

IKEL-ano

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 23h31

Ĉu do la redakcio de HeKo neŭtralas pri Tibeto?

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 23h32

Se la tibetema komitato protestas, tio signifas ke ĝi supozis aŭ esperas moralecon en UEA. Ni ne havis tiun supozon aŭ esperon, do ni limiĝas je la politika interpreto pri la evento.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.