Premioj de Akademio Internacia de la Sciencoj

HeKo 883 9-A, 20 aŭg 25

Dum la Scienca Forumo okazinta kadre de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno estis disdonitaj la Premio Pirlot (por la plej bonaj sciencaj libroj de la jaro) kaj la nova Premio Charles Power (por la plej bonaj sciencaj prelegoj de la UK). La konkurso Pirlot estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ekde 1995 (kaj post longa interrompo denove ekde 2017). En 2025 aldoniĝis la nova Premio Power. Ambaŭ premioj estis ĉi-jare disdonitaj sub la aŭspicio de UEA. La konkursojn kunordigis Amri Wandel, prezidanto de AIS; la premiojn prezentis Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA, kune kun Bengt-Arne Wickström, trezoristo de AIS, kaj Vera Barandovská-Frank, rektoro de 78-a Internacia Kongresa Universitato (IKU), okazinta kadre de la 110-a UK. Ambaŭ lastaj servis ankaŭ kiel ĵurio, kune kun Carlo Spinola. [eraro en GaKo]

La gajnintaj verkoj elektitaj de la ĵurio kadre de la Premio Pirlot (sciencaj libroj) estis:

  • (unua loko) Astronomio kaj Astrofiziko por ĉiuj, A. Wandel kaj C. Spinola;
  • (dua loko) la IKU-libro 2025, red. A. Striganova, D. Shevchenko kaj A. Wandel;
  • (tria loko) La Rivoluoj de la Ĉielaj Korpoj, trad. R. Foessmeier kaj H.-M. Maitzen.

Premio Power estis aljuĝita en du kategorioj: longaj prelegoj (kiel IKU) kaj mallongaj prelegoj (kiel Scienca Kafejo).

Premio Power (longa scienca prelego):

  • (unua loko) La teknologio de Spacvojaĝado kaj Esplorado, Amri Wandel;
  • (dua loko) La ambigueco de Nombroinformo, Ekaterina Bebenina;
  • (tria loko) Multlingva temvortaro helpata per AI, Ilona Koutny.

Premio Power (mallonga scienca prelego):

  • (unua loko) Gergor Mendel, Judith Jackson;
  • (dua loko) Knabeto Savita de Auschvitz, Thomas Bormann;
  • (tria loko) Arkivistiko kaj Esperanto, Ruben Fernandez.
    (GaKo 1249 de UEA)

Komentoj

c-ano Carlo Minnaja

20a Aŭg 2025 Mer - 09h26

Mi legas pri la ĵurio por premio Pirlot pri libroj, ehavanta Carlon Spinola; mi supozas, ke temas pri miso, ĉar por tiu ĵurio estis alvokita mi; ĉu konfuzo ŝuldita al la egaleco de personaj nomoj?

la redakcio de HeKo

20a Aŭg 2025 Mer - 09h31

Ni kopiis fidele la gazetaran komunikon de la Universala. Dankon pro la korekto, bedaŭron pro la kvazaŭa misfamigo (ke c-ano Spinola kunatribuis laŭron al si). Male tute veras, ke prof. Wandel el Israelo kunordigis kaj kandidatis samtempe, ricevonte tri premiojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.