Preparata la vizito de vickonsulo en Burundio

HeKo 366 3-B, 25 aug 08

Laŭ decido de la Kapitulo en Vilno, baldaŭ la vickonsulo pri la tria mondo, sen. Chamberline Nguefack el Kamerunio, vizitos Burundion por esplori la cirkonstancojn rilate al la projekto de SIPU pri “Civito de Paco”, bazita sur la promeso de la respublikaj aŭtoritatoj donaci vastan areon sude de la ĉefurbo. Dum sia restado, la vickonsulo helpos ankaŭ por la lingva perfektiĝo de la lokaj Esperantianoj. La fakto ke sen. Nguefack estas edukita en la franca sendube utilos surloke, kaj por la eventualaj kontaktoj kun la aŭtoritatoj kaj por renkonti la gvidantaron de la Societo Internacia por la Paco Universala, kie ne ĉiuj estas esperantlingvaj.

La eĉ pli baldaŭa restado en Eŭropo de unu el la SIPU-anoj kun la esperanta civitaneco sendube helpos la preparon de la vizito en Burundio. La burundia Esperantiano estas atendata post du semajnoj en Svislando, kie li renkontos la Konsulon.

Dum la lastaj monatoj daŭris la rilatado kun ĉiuj partoprenintoj en la dua Afrika Esperantologia Semajno, per koresponda postkurso de KCE, prizorgata de la sama trejninto: sen. Giorgio Silfer. Bedaŭrinde, pro manko de kunlaboro en la stokejo en balta lando, ankoraŭ ne estis sendita la kvanto da lernolibroj por franclingvanoj kiun LF-koop donacis al SIPU laŭ propono de la Kapitulo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.