Prepari sin al ekzisto sen EU-subvencioj

HeKo 804 1-E, 6 jan 23

La junularaj internaciaj neregistaraj organizoj devus prepari sin al ekzisto sen EU-subvencioj. Ekzisto pli libera kaj celkonscia, ĉar ili ne devus plu adapti sian programon al la postuloj de Eŭropa Unio, ekzemple organizi seminariojn pri temoj apenaŭ rilataj al siaj ĉefaj interesoj. Sed ankaŭ ekzisto ege malfacila, precipe por la centoj (eĉ miloj) da gejunuloj kiuj vivtenas sin per dungoj je minimuma salajro ĉe NRO.

Efektive la eŭropaj institucioj (imitante metodon aplikitan je landa skalo, unuavice en Francio) praktikas sistemon kiu, unuflanke, amikigas al sia strategio la engaĝitan junularon, dum aliflanke oni kaŝas sub tapiŝon la polvon de la ĝenerala senlaboreco de la (eks)studentoj. Tamen junularaj organizoj aktivadis eĉ antaŭ la invento de Erasmus Plus aŭ simile. Kiel eblos reveni al tio?

Ni prenu la kazon de TEJO, kies gvidantoj retenas la spiron atendante kaj timante la respondon al administra EU-subvencio, kiu pasintjare estis rifuzita. Tri dungitoj de Roterdamo (se tiel diri) jam ne plu raportas pri la estonta monato: ilia kandelo brulis ĝis la kandelingo.

(Legu pli en “Heroldo de Esperanto”, februaro 2023)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.