Presata la februara numero 2018 de HdE

HeKo 671 3-B, 30 jan 18

Kultura Centro Esperantista liveris al la presejo la duan numeron de sia monata informilo, “Heroldo de Esperanto” n-ro 2281 (februaro 2018). La numero dediĉas atenton al la interna evoluo de la tri ĉefaj subjektoj en Esperantio: UEA, TEJO kaj la Esperanta Civito. La unuaj du alkutimigis la publikon al financaj deficitoj kaj internaj eksiĝoj, la tria bonŝance fartas pli esperige.

Tre interesa ŝajnas precipe la komparo inter la deklaroj de UEA respektive la Civito okaze de la Tago de la Memoro pri la Holokaŭsto. SAT mem entreprenis nenion tiurilate, almenaŭ ĉi-jare; kaj ankaŭ TEJO silentis, eble pro koincido kun la komuniko de UEA (verkita de prof. d-ro Humphrey Tonkin).

HdE aparte informas pri la aktiveco de KCE, kiel la baldaŭa lingva kolokvo, kun detaloj pri la prelegontoj, inter kiuj elstaras Gonçalo Neves el Portugalio, aŭ kiel la kreskanta aktiveco en Afriko. Ankaŭ la aktiveco de aliaj paktintaj establoj, ekzemple Esperanta PEN-Centro, aŭ Civitaj instancoj kiel Civila Esperanta Servo, situas en la fokuso de la gazeto.

Post la jarkolekto de Lexus en Brazilo, la gazeto ree fidelas al sia akurate informa rolo, kvankam evidente KCE kaj ties partneroj ricevas multe pli da atento.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.