Prespretas la franca PEN-kajero pri nia literaturo

HeKo 671 5-B, 1 feb 18

Gec-anoj Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer ĵus finis la redaktadon de la franclingva kajero pri la kultura historio de Esperantio, eldonota ĉi-jare de Esperanta PEN-Centro. La hispanlingva varianto estas jam preparata en Meksiko, kunlabore kun d-ino María Elena Ruiz Cruz, verkistino.

La verko, kiu ampleksos sesdekon da paĝoj, havas iom longan titolon: “Bref aperçu de l’histoire culturelle de la communauté espérantophone et du peuple espérantien”. Prof. Silfer klarigas: “Ĝin inspiris la modelo de simila libreto, pri la kultura historio de la slovenoj; sed ĝin longigas la bezono meti ambaŭ difinojn por faciligi Google-esploron”.

La “Bref aperçu” baziĝas sur la enkondukaj ĉapitroj pri la ĝeneralaj trajtoj de la kvin periodoj de nia literaturo, laŭ la verko de Minnaja-Silfer eldonita de LF-koop en 2015. Aldoniĝas sesa ĉapitro, pri la lastaj du jardekoj, kaj biogramoj de la membroj de la Esperanta PEN. La aluditaj ĉapitroj estis reellaboritaj, interalie per la enmeto de multaj marĝenaj notoj, necesaj por ne esperantilingvano, kaj de tre utilaj historiaj mapoj.

Interesa estas ankaŭ la nova titolado de la ĉapitroj: 1887-1921: berceau slave et belle époque; 1921-1931: Budapest la capitale; 1937-1952: persécutions et résurrection; 1952-1970: l’époque de Montevideo; 1970-1993: le jeune âge de la maturité; après 1993: reconnue mais pas révolue.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.