Preta la plano por la resurekto de "Lingua Verde"

HeKo 874 9-B, 23 maj 25

La preparkomisiono de la nova revuo “Arcadia” kunsidis hieraŭ en Belinzono kun la referencaj kunlaborantoj de LF-koop, nome la tie rezidantaj d-ro Tazio Carlevaro kaj c-ano Alessandro Beltramini, interalie por organizi la venontan eksterordinaran Asembleon, kiu transformos la Interlingvistikan Centron al simpla societo laŭ la art. 60 kaj sekvaj de la svisa kodo. Helpis ekstera filia kunlaboranto de LF-koop en Italio.

La revuo havas nun la gvidan triopon: sen. Alessio Giordano, direktoro; c-ano Giacomo Comincini, redaktoro; s-ro Francesco Giuliano, sekretario. La unua responsas pri la strategia linio, la dua pri la teknika redaktado, la tria pri la promociado kaj administrado. Aldone deko da konstantaj kunlaborantoj, el kiuj du esperantologoj kaj ok ne esperantlingvaj fakuloj, plejparte universitataj docentoj.

La kalendaro registras tri limdatojn: Kultura Esperanto-Festivalo fine de julio 2025, por la starigo de la domajno kaj la kolekto de financaj rimedoj; fino de decembro 2025 por la plenumo de la reklama kampanjo; januaro 2026 por la eliro de la unua numero (samtempe en realo kaj virtualo, sed ne certe).

La preparkomisiono plu aktivas nun kiel kerno apoganta la redakcion, tial sub la kunordigo de c-ano Comincini.

(iic)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.