HeKo 714 2-B, 20 jul 19
La prezento pri “Kanti klasike” fare de la geartistoj Federica D’Antonino (soprano), Gaetano Merone (baritono) kaj Francesco Cipullo (klavaro), ne plu okazos dum la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio, pro la rezigno de la baritono, kiu akiris por si pli gravan kaj pli pagitan engaĝon samtempe. La tri geartistoj kantas, sed ne parolas en esperanto.
Kooperativo de Literatura Foiro profunde bedaŭras pro la nuligo de la spektaklo.