“Nia laboro en UN daŭras, spite la iom krizan situacion, kiun UN nun frontas. La Studogrupo pri Lingvoj kaj UN, en kiu UEA ludas ŝlosilan rolon, okazigos en junio sian kutiman ĉiujaran simpozion (virtualan). Daŭras ankaŭ nia kunlaboro kun CoNGO, la Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsulta Rilato kun UN: UEA nun prezidas la elektokomisionon de CoNGO por prizorgi elekton de nova estraro. Tio okazas parte pro tio, ke UEA devas nun forlasi la estraron de la organizo, en kiu organizo rajtas senpaŭze membri nur dum du deĵoroj. UEA kompletigas tiun sian duan periodon. UEA partoprenos sian lastan estrarkunsidon, en Ĝenevo, post kelkaj semajnoj.”
Tiel prof. d-ro Humphrey Tonkin ĵus raportis pri sia aktiveco ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiun aktivecon karakterizis grava varianto, post la retiriĝo de prof. d-ro Ivo Lapenna en 1974: ĝi estas pli direktata al neregistaraj organizoj ol la UN-sekretariato. Restis kaj eĉ fortiĝis la kredo ke ne eblas “fina venko”, se UN politike bankrotus, kiel okazis al Ligo de Nacioj.
Edmond Privat, kies kampanjo ĉe la Ligo en la 1920aj estis historie pli grava ol la historiografie pli emfazita “trumfo de Montevideo” ĉe Unesko, skribis en sia verko “Federala sperto” (1958): “Kiel la Ligo, la Unuiĝintaj Nacioj ne estas kunveno elektita de popoloj mem kun ekzekutivo reprezentanta la tuton: ĝi denove estas kunveno de registaroj kun konsilantaro de naciaj potencoj, reprezentantaj sin mem aparte, kaj ne la tuton. La bazo estas divido, ne unuigo. Pro tio la kunsidoj ilustras rivalecon, ne pacemon”.
La Esperanta Civito inspiriĝas je la vortoj de Edmond Privat, kaj tial havas alian sintenon al UN, Unesko ktp ol tiun de UEA/TEJO.