Retrospektive brila, kelkloke eĉ dokta, ankaŭ la tria hodiaŭa prelego en la simpozio de KCE pri “Horizontoj de la nuna Esperantio”, fare de c-ano Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de “Literatura Foiro”. Li strekis la raŭman vojon, interalie helpe de la dokumentaro en literaturafoiro.com, demonstrante la pravecon de tiu historia elekto kaj la miopecon de la generacio kiu gvidis al la deklino de la malnova Esperantio.
La historiografia kompetento helpis en la prognoza konkludo: mag. Giordano emfazas la neceson prioritati en la interna kresko de la Esperanta Civito, tamen kun atento ankaŭ eksteren, al la gaĝoj, direktante ilin al la konscio pri Esperantio kiel komunumo, apud la informado pri la lingvo mem.
La konsorcio bezonas investi kaj en nemoveblaĵoj kaj en homoj. La atento pri formado de kadroj ne estas novaĵo en la cirkvito de la Pakto, tial la daŭrigo de ĉi tiu linio ne estas problemo. En la nuna Esperantio ekzistas INROj kun kapitalo sed sen programo; la Civito havas programon kiu bezonas pli da aktivuloj kaj pli da kapitalo. Perspektive estas klare, kio mankas al unuj kaj kion bezonas la alia.