Prof. Canko Ignev mecenatas al Razgrado

HeKo 308 5-B, 16 auxg 06

Profesoro Canko Ignev, prezidanto de Fondaĵo “Socio kaj Esperanto”, donacis al la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrado (Bulgario) parton de sia librokolekto.

Temas pri pli ol tricent titoloj en esperanto (inter ili ankaŭ raraĵoj), kiuj senteble pliriĉigos la bibliotekon de la establo. Antaŭ nelonge la Esperantista Kulturdomo inaŭguris sian novan sidejon, kie la libroj estos pli bone konservataj kaj post ties katalogigo estos je dispono al la dezirantoj ilin legi.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.