La fakrondo plananta la Esploran Instituton de Esperantologio, fare de Kultura Centro Esperantista laŭ komisio de la Esperanta Civito, analizis ĉi-semajne la proponojn por la strukturo de EIE, kie la kvaropa teamo provizore agas kiel akademia kolegio: gec-anoj Lorena Bellotti (rektoro), Marie-France Conde Rey (katedro pri didaktiko), Alessio Giordano (katedro pri lingvistiko), Giorgio Silfer (katedro pri literaturo). Krom la katedruloj, en tiu kolegio situos ankaŭ la docentoj (laŭ la decidotaj kursoj kaj seminarioj) kaj la tutoroj.
La instituta stabo konsistos el UDO (Universitata Disvolva Oficisto, varbonta studentojn kaj docentojn), informa fako (retejo, Facebook-paĝo, Linkedln propra kaj alies, komunikado kun aliaj universitatoj kaj Esperanto-establoj), studenta kaj docenta sekretariejoj, kies taskoj estas plejparte difinitaj.
Pli frue la fakrondo studis kaj aprobis la provizorajn programojn de la tri katedroj, kaj aldonis la koncernajn bibliografiojn nun disponeblajn en esperanto. Ĉiuj programoj havas esploran horizonton kaj baziĝas sur avangarda profilo de esperantologo. Ekzemple en la didaktika fako la programo distanciĝas de la prioritata celo produkti tekstojn por la enkonduko de esperanto lernejen, kiel libervolan aŭ devigan objekton, kaj enfokusigas aliajn modelojn: hejma lernado kaj minoritatlingva klaso, laŭ la ekzemplo de “La Calandreta” por la okcitana; do ne esperanto kiel plia fremda lingvo (paralele aŭ propedeŭtike al aliaj pli gravaj), sed klasoj pri la tuta oficiala studobjektaro per esperanto. La modelo de estonta esperanto-instruisto ne estus plu la kongresvarba UEA/ILEI-ano instruanta helplingvon al (eternaj) komencantoj, sed la transnacie kleriga civitano praktikanta alternativan kulturlingvon kun efektivaj parolantoj.