Programo de ABRITUS-11

HeKo 480 5-B, 9 maj 11

Programo de la Esperantista Krea Renkontiĝo “ABRITUS”-2011,
10-12 junio 2010 en Razgrad (Bulgario)

10 junio (vendrede)
18h00: Premiera prezento de la esperanta libro de Lilia Nikolova (en la Klubejo de kulturagadantoj)
19h30: Amuza vespero kun prezento de E-filmoj (en kafejo “Esperanto”)

11 junio (sabate)
10h00-13h00: Vizito al la kulturaj kaj historiaj vidindaĵoj de la urbo
16h00-18h00: Anonco de la rezultoj de la internacia literatura konkurso “Abritus”-2011 (sub la aŭspicio de revuo “Literatura Foiro”), malfermo de la esperantista ekspozicio kaj recitalo laŭ la premiitaj verkoj en la konkurso (en la regiona biblioteko “Prof. Bojan Penev”)
18h30: Koncerto en la salono de Razgrada filharmonio
20h00: Bankedo

12 junio (dimanĉe)
9h00: E-filmoj (en kafejo “Esperanto”)

Por informoj kaj aliĝoj:
Esperanta domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”
kaj Esperanto-Societo “D-ro L. L. Zamenhof”
str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad (Bulgario)
rete: esperanto_razgrad ĉe mail.bg

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.