Proponata la jubilea Afrika Kongreso

HeKo 371 2-B, 13 okt 08

La Konsulo de la Esperanta Civito proponas organizi Afrikan Kongreson de Esperanto okaze de la ora jubileo de la sendependiĝo de multaj afrikaj landoj, “por montri ke la esperanto-kulturo partoprenas la procezon de memdeterminado de la popoloj”.

Laŭ la Konsulo la plej oportuna dato estus la jarfino 2010, kaj la plej taŭga urbo estus Lomeo, pro la vasta esperantlingva komunumo, loĝanta inter Eburio kaj Niĝerio; kvankam klimate kaj turisme la Tanganika lago (do Burundio) estus eble pli interesa.

“La decidoj dependos de la opinio de la afrikaj Esperantianoj, unuavice de la paktintaj establoj kaj de la vickonsulo pri la tria mondo, sen. Chamberline Nguefack”, precizigas la Konsulo. La tri paktintaj establoj en Afriko estas Tietti-Instituto en Lomeo, la landa asocio de Niĝerio kaj SIPU en Burundio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.