Kvin membroj de la majoritato kaj du de la opozicio subskribis proponon de rezolucio titolitan “Deklaracio pri neŭtraleco”: ili estas gesenatanoj Perla Martinelli, Anna Bartek, Manuela Blanco, Lucien Kagina, Miroslava Kirova, Fernando Pita, Hubert Michael Schweizer; post historie-politika enkonduko la dispozicia parto de la dokumento estas la sekva:
1. Konforme al sia statuso de celata subjekto de internacia juro, la Esperanta Civito estas principe kaj konstante neŭtrala, sed ne neŭtra.
2. Neŭtraleco egalas ne al politika indiferento, sed al malsubteno por armeaj aliancoj, al rifuzo de milito kiel politika instrumento, al solidareco por la senkulpaj suferantoj pro milito kaj persekutoj, unuavice pere de la Civila Esperanta Servo.
3. Neŭtraleco ne estas senlima, sed enkadrita per la internacia juro kaj la Civita normaro, specife Lex Pacificatoria.
4. Kooperado al internacia sekureco eblas nur se la esperanta popolo mem estas atakata aŭ persekutata, kiel fare de la Tria Regno kaj ĝiaj aliancaj reĝimoj dum la dua mondmilito.
5. La Esperanta Civito ne partoprenas en armitaj konfliktoj kaj ne alprenas devontigajn decidojn kontraŭ militanta ŝtato aŭ etno; esceptas la eventualaj devigoj pro decido de Konsilio de Eŭropo.
6. La Esperanta Civito povas uzi sian neŭtralecon por preventi kaj solvi konfliktojn, kaj disponigas sin se petata je mediacio.
La deklaracio klare difinas la koncepton de neŭtraleco, kiu en Esperantio ĝis nun estas nebula; fakte neniu tradicia esperantista movado estas vere neŭtrala, malgraŭ statutaj asertoj; pli kohere kaj sincere, pere de SAT-statuto la laborista movado deklaras sin malneŭtrala kaj klasbatala.