Raporto de Komitato Armand pri la kazo Bogatov

HeKo 649 6-C, 25 jun 17

Nome de Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) la Vickonsulo de la Esperanta Civito petis enskribi la kazon Bogatov en la tagordo de la venonta ordinara kunveno de la Kapitulo, kunvokita al Ĉaŭdefono, 12 julio 2017.

Tial ke la Kapitulo ne pritraktas tiel specifan temon se mankas raporto, certe Komitato Armand estas preparanta aŭ jam preparis tiun raporton, liverotan al la kunveno.

Informo pri Dmitrij Bogatov estas legebla en https://freebogatov.org/eo/ .

La retejo sciigas nur nerekte ke temas pri esperantisto. Ŝajnas ke li membras en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, sed TEJO (kies ĝenerala sekretario estas rusino) ne rezultas inter la apogantoj de la kampanjo por lia liberigo.

Pri la kazo Bogatov, laŭ nordeŭropa skandalgazeto, moskvaj esperantistoj mem estus dividitaj, ĝis fizika kolizio. La saman artikolon tamen relanĉis “La Balta Ondo / La Ondo de Esperanto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.