Raŭmismo atingas ALTE kaj la Konsilion de Eŭropo

HeKo 902 8-B, 16 feb 26

Sub la kunprezido de ges-roj Cecilie Hamnes Carlsen kaj Lorenzo Rocca, la interesgrupo LAMI (Language Assessment for Migration and Integration) – kadre de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kies membro estas Kultura Centro Esperentista – lastatempe prilaboradas raporton pri la graveco de kono pri socio en la diversaj lingvotestaj sistemoj kaj civitanigaj normoj de la eŭropa kontinento. Al tiu klopodo kontribuas la teamo de KCE, kiu ĵus elfinis sian sekcion pri Esperantio.

La dosiero, verkita de c-ano Giacomo Comincini, substrekas la postulojn de kono pri socio en la Lingva Testa Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC), regulita per direktivo Mühlemann, sed ankaŭ la mekanismon de akiro de la esperanta civitaneco, laŭ la Konstitucio kaj Lex Valeria, kie same gravas konscio pri la funkciado de nia konsorcio kaj pri la kulturo de la tuta esperantistaro. De tio rezultas resuma sed preciza prezento de la ampleksa funkciado de la Esperanta Civito, cele al altnivela gaĝa medio. 

Pli profunde gravas ke, en tiu grava lingv(istik)a kunteksto, esperanto estas pridiskutata kiel identigilo kaj ties komunumo kiel diasporo, kio superas la malnovajn konceptojn pri komprenilo de movadaro. La LAMI-raporto, enhavonta tiujn indikojn kaj tiujn pri la aliaj lingvoj, estos prezentita dum la tuta jaro 2026 – unue en la ALTE-konferenco en Munĥeno, poste al la Konsilio de Eŭropo – tial havigonte al si elstaran sciencan kaj institucian atenton. Kreskas do konscio pri esperanto laŭ la raŭma kompreno, danke al strategio de duobla tegmenteco al kiu aliĝas la Civito.

— KCE
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.